Ág
Ág, germane Neuda estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Hegyhát. La loknomo signifas hungare: branĉo.
Bazaj informoj
- Areo: 12 6 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 7381
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°17′44″N 18°12'10″E
Situo
Ág situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1487 laŭ tiama hungara ortografio "Naghagh". En 1780 germanoj pligrandigis la loĝantaron. Fine de 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis germanojn por sklave labori. Post la 2-a mondmilito granda parto de germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Ág krom la hungaroj 12 ciganoj kaj unusola germano.
En Ág aŭtonomio de ciganoj funkcias kaj migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
Interesaĵo
La plej mallongaj hungaraj loknomoj estas Ág, Bő, Őr kaj Sé.
-
Saluta tabulo en Ág
-
Vilaĝdomo de Ág
-
Tipa kamparana domo en Ág