Ármin Kern
Ármin Kern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de marto 1838 en Liptóújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de januaro 1912 en Maria Enzersdorf (Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio) |
Tombo | Romantikerfriedhof Maria Enzersdorf (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Hungario |
Familio | |
Infano | Pauline Kern (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ármin Kern, konata ankaŭ Ármin Hermann Kern laŭ hungarlingve kutima nomordo Kern Ármin estis aŭstrohungara pentristo, unu el la plej popularaj ĝenropentristoj.
Ármin Kern[1] naskiĝis la 14-an de marto 1838 en Liptóújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Liptovský Hrádok en Slovakio), li mortis la 16-an de januaro 1912 en Maria Enzersdorf (Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio).
Biografio
Escepta talento de Ármin Kern estis frue rekonita, tial li studis pentroarton en Pest (urbo), en privata lernejo de en:Carl Rahl (Vieno), Prago, Duseldorfo (1867 kun hungara stipendio) kaj en Akademio de Belartoj (Munkeno, 1870). Reveninta al Pest li laboris kiel portretisto kaj ĝenropentristo. En 1876 la artisto translokiĝis kun sia familio (10 infanoj) al Vieno, kie li akiris prestiĝajn komisionojn de la Habsburga kortego. En 1885 li pentris plafonon de Nacia Teatro (Szeged). En 1903 li forlasis Vienon kaj pasigis la lastajn jarojn en Maria Enzersdorf, ankoraŭ dediĉante sin al sia arta laboro kaj lia familio. Estante ankaŭ tre bona pianisto, li ofte sidis ĉe la piano pasigante vesperojn kun sia proksima amiko Ferenc Liszt. 2 el liaj gefiloj iĝis same pentristoj aliaj 3 profesiaj muzikistoj.
Elektitaj ekspozicioj
- Vieno
- Pest, respektive Budapeŝto
Elektitaj ĝenropentraĵoj
- Pipázók
- Hölgy főkötőben (1870)
- Zöldségárus
- Kalitka
- Sakkozók
- Konyhai enterior (parasztkonyha) (1878)
- Textíliák
- Békés pillanat
- Fuvola zene
- Öregember a konyhában
- A laábi politikus (1881)
- Baromfit etető leány
- Tisztelt vendég (1896)
Elektitaj portretoj
- Memportreto
- Tamás Návay
- Ferenc Deák
- Mihály Mosonyi
- Lány portréja
- Gárdatiszt