Éva Ruttkai
Éva Ruttkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Russ Éva |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1927 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de septembro 1986 (58-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungario |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-4-41 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Ottó Ruttkai kaj Iván Ruttkai |
Edz(in)o | Miklós Gábor (1950–) |
Amkunulo | Zoltán Latinovits |
Infano | Júlia Gábor (en) ( Miklós Gábor) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro infana aktoro filmaktoro aktoro |
Éva RUTTKAI, laŭ kutima hungara skribmaniero Ruttkai Éva estis elstara hungara aktoro. Ŝiaj fratoj estis same aktoroj Ottó Ruttkai kaj Iván Ruttkai.
Éva Ruttkai naskiĝis, kiel Russ Éva la 31-an de decembro 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de septembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
Éva Ruttkai devenis el juda familio. Ŝi komencis sian karieron jam antaŭ la lernado, kiel infanoaktoro. Ŝiaj edukistoj taksis ŝin talenta. Dum la nazia erao ŝi kaŝiĝis ĉe Kató Eőry. Kiel plenkreskulo, ŝi debutis en 1945. Inter 1948-1951 ŝi apartenis al teatrotrupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Teatro de Hungara Popolarmeo, kie ŝi aktoradis ĝismorte. En 1950 ŝi edziniĝis baldaŭe havanta filinon. En 1960 ŝi konatiĝis kun Zoltán Latinovits, kun kiu ŝi vivis kune. Ŝi ricevis en 1960 premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
- 2 memortabuloj en Budapeŝto
- memorĉambro en Budapeŝto ekde 1989
- skulptaĵo en korto de Nacia Teatro de 2002
- memorpremio de 1987
- teatro nomata "Ruttkai Éva" de 1994
- kantoj kaj deklamoj en Hungara Radio kaj Hungara Televizio
Roloj (elekto)
Traduko el la Hungara Vikipedio