Éva Saáry
Éva Saáry | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1929 en Balatonkenese | ||||
Morto | 26-an de septembro 2014 (84-jaraĝa) en Lugano | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Francio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1952) ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | János Dedinszky ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fotisto poeto verkisto geologo pentristo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Éva Saáry [ŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Saáry Éva estis hungara geologo, fotisto, poeto, pentristo, vojaĝisto. Ŝia unua edzo estis János Dedinszky, ŝia (dua) geedziĝa nomo estis (hungarsisteme) Larroudé-Saáry Éva.
Éva Saáry [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1929 en Balatonkenese (Hungario), ŝi mortis la 26-an de septembro 2014 en Lugano (Svislando).
Biografio
Éva Saáry frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste ŝi akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Intertempe ŝi studis fotadon de Jenő Sevcsik, pentradon en privata lernejo de Jenő Szimon, eĉ ŝi lernis ankaŭ muzikon, dancon. Post la diplomo ŝi laboris en pluraj entreprenoj, kie ŝi esploris naftojn kaj ercojn. Post la Hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Svislando, sed ŝi laboris en Francio, poste en ties kolonio en Afriko. Ŝi edziniĝis (en la dua fojo) al franco, tial ŝi akiris francan ŝtatanecon. Ŝi naskis 2 filinojn, pro la edukado la familio translokiĝis al Lugano. Ekde 1959 ŝi konstante kontribuis en hungaraj gazetoj aperintaj en la okcidentaj landoj (post falo de la socialismo ankaŭ en Hungario). Ekde 1965 ŝiaj pentraĵoj kaj fotoj estas videblaj en ekspozicioj. Ŝi partoprenis ekzemple en svisa ekspedicio al Kilimanĝaro en 1969. Ŝi ricevis premiojn inter 1973-2014.
El solaj ekspozicioj
- Lugano (1965, 1969, 1989, 1998)
- Munkeno (1971)
- Parizo (1975, 1977)
- Ĝenevo (1980)
- Budapeŝto (1992)
- Nagykanizsa (2000)
El kolektivaj ekspozicioj
- Lugano (1967, 1970, 1978, 1981)
- Munkeno (1972, 1981)
- Sidnejo (1982)
- Budapeŝto (1992)
- Parizo (1994, 1997)
- Kaposvár (2000)
Elektitaj pentraĵoj
- Kompozició (1971)
Elektitaj literaturaj kontribuoj
- Átható csend (poemaro, Munkeno, 1973)
- Százféle szerelem (poemaro, Zuriko, 1984)
- Hol volt, hol nem volt (eseoj, Munkeno, 1985)
- Silence profond (poemoj france, Puerto Rico, 1986)
- Tüzes tarló (poemaro, Lugano, 1988)
- Éjbe szórt szavak (poemaro, Zalaegerszeg, 2007)
- Elvarázsolt kert (membiografio, Budapeŝto, 2009)
- Olajtornyok az Egyenlítő alatt (rememoroj el Afriko, Budapeŝto, 2010)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-09 per la retarkivo Wayback Machine