Évran (prononco [evʁɑ̃], jen france, bretoneEvrann) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoCôtes-d'Armor (jen france, bretoneAodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (franceBretagne, bretoneBreizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 794 loĝantoj sur areo de 23,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Calorguen, Les Champs-Géraux, Plouasne, Le Quiou, Saint-André-des-Eaux, Saint-Judoce, Plesder kaj Trévérien.
france: D'azur aŭ dix billettes d'argent ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante: Lazura kun dek arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1.
Detaloj
Lokoj kaj monumentoj
Sur la komunumo estas du monumentoj klasitaj historiaj :
La kastelo Beaumanoir, datiĝanta de 1628, fariĝinta psikiatria hospitalo. La enirpordo kaj la du kvadrataj turoj estis registritaj per dekreto de la 21-a de novembro 1925 ; la tuto de la konstruaĵoj estis klasita per dekreto de la 23-a de aprilo 1965[1].
La kruco Macquerel, datiĝanta de la 14-a jc, estis registrita per dekreto de la 12-a de oktobro 1964[2].
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
Auguste Haouïssée, naskiĝinta la 1-an de oktobro 1877 en Évran, mortinta la 9-an de septembro 1948 en Ŝanhajo kie li estis episkopo dum dudek jaroj[3]
Georges Coudray (1902-1998), deputito-urbestro de Paramé
Henri Pinault (1904-1987), episkopo en Ĉinio, kiu travivis sian junecon en Évran kaj siajn lastajn jarojn. Tie li estas entombigita.
Yann Fouéré (1910-2011), alta ŝtatoficisto kaj gazetisto, estis unu el la plej gravaj personoj de la bretona movado en la dudeka jarcento, aŭtoro de "L'Europe aŭ 100 drapeaux" ("La Eŭropo de 100 flagoj").