La urbo aperis sur la titolpaĝo de la internacia gazetaro pro la aviadilkatastrofo la 1-an de julio 2002, kiam en la aerspaco super la urbo pasaĝera aviadilo de Bashkirian Airlines koliziis kun kargoaviadilo de la firmao DHL. 71 homoj mortis pro la katastrofo, inter ili 49 infanoj kaj junuloj el la baŝkira ĉefurbo Ufa, kiuj survojis al Hispanio.