Ĉaman
Ĉaman | |||
---|---|---|---|
urbo • limurbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 107 660 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 55′ N, 66° 28′ O (mapo)30.9210266.45975Koordinatoj: 30° 55′ N, 66° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 338 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chaman City [+] | |||
Ĉaman urdue چمن estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), kie Ĉaman estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto, ankaŭ limpasejo.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 123 191 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 2211 m (en la urbocentro)
- Areo:
Geografio
Ĉaman situas laŭ landlimo de Afganio en montaro [2]. La provinca ĉefurbo Kveta troviĝas 96, Multano 486, Peŝavaro 587, Fajsalabado 636, Karaĉio 675, Ravalpindio 687, Islamabado 695, Lahoro 754 kilometrojn (aere) [3].
Historio
Ĉaman spertis evoluon dum la milito en Afganio en la 1980-aj jaroj, poste la urbo estis utiligita fare de NATO kiel grava provizvojo en Afganion ekde 2000. En 2009 atako okazis kontraŭ NATO-konvojo. La atakantoj laŭdire lanĉis raketojn kaj manpafilojn antaŭ detruado de la kamionoj. Pro la militado afganaj rifuĝintoj alvenis utiligante la limpasejon.
Ekonomio
Ĉaman estas grava komercpunkto en Baluĉistano disponigante trairadon inter Afganio kaj Karaĉio (Afganio utiligas marhavenon de Karaĉio).
Loĝantaro
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
20 702 | 29 793 | 56 792 | 123 191 |
La loĝantaro pliiĝis preskaŭ sesoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 4,2%, dum la tutlanda averaĝa kresko estas 2.4%.
Trafiko
Ĉaman havas trairan aŭtovojon kaj fervojan linion inter Afganio kaj Kveta. La plej proksima internacia flughaveno en Kveta funkcias.
Klimato
Ĉaman situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). La meza jara temperaturo estas 19,0 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas 232 mm. Junio estas la plej seka monato (sen pluvo), dum la plej malseka monato estas januaro kun 65 mm. Julio estas la plej varma monato kun 31,0 °C, la plej malvarma estas januaro kun 6,4 °C.
Fontoj
- WikiTrans