Ĉelo (geometrio)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri geometrio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ĉelo. |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/69/Hypercubecentral.svg/220px-Hypercubecentral.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Partial_cubic_honeycomb.png/220px-Partial_cubic_honeycomb.png)
En geometrio, ĉelo estas tri-dimensia pluredro, kiu estas parto de la rando de kvar-dimensia aŭ pli multe dimensia hiperpluredro, aŭ parto de tri-dimensia aŭ pli multe dimensia kahelaro. La minimume dimensiaj enhavantaj aĵoj estas plurĉelo (4-hiperpluredro) kaj kahelaro de 3-spaco.
Ekzemple, en kuba kahelaro estas el kubaj ĉeloj, kun 4 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero. Ankaŭ en 4-hiperkubo estas ankaŭ el kubaj ĉeloj, kun 3 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero.
En plurĉelaj nomoj
Regulaj konveksaj plurĉeloj estas ofte nomataj per kvanto da ĉeloj enhavataj kiel "n-ĉelo", simile al tio kiel vortoj "n-latero" kaj "n-edro" estas uzataj kiel por plurlateroj kaj pluredroj. Ekzemple, la 4-hiperkubo povas ankaŭ nomiĝi 8-ĉelo aŭ okĉelo ĉar ĝi enhavas 8 ĉelojn.
Vidu ankaŭ
- Vertico (geometrio) - la 0-dimensia ero analogo de ĉelo.
- Latero (geometrio) - la 1-dimensia ero analogo de ĉelo.
- Edro (geometrio) - la 2-dimensia ero analogo de ĉelo.
- Faceto (geometrio) - la n-dimensia analogo de ĉelo, nur kiel ero de n+1-dimensia hiperpluredro.
- Hiperedro aŭ hiperĉelo - la n-dimensia analogo de ĉelo.
- Ĉela komplekso
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Ĉelo en MathWorld.
- George Olshevsky, Ĉelo en Glossary for Hyperspace.