Ĉervenjovo
Ĉervenjovo, ukraine Червеньово, rutene Червенёво [ĉervenjovo], ruse Червенево [ĉervenevo], slovake Červeňovo, hungare Cserlenő [ĉerlenO] estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Znjacovo.
Bazaj informoj
- 48° 28′ 07″ N 22° 30′ 58″ O / 48.46861 °N, 22.51611 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 07″ N 22° 30′ 58″ O / 48.46861 °N, 22.51611 °O (mapo)
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 105 m
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 89651
- Telefonprefikso: 3131
Situo
Historio
Ĝis Traktato de Trianon Cserlenő apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. La komunumo rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.