Ĉevalaĵo

Ĉevalaĵo aŭ ĉevalviando estas nuntempe malofte konsumata en Eŭropo, kvankam ekzistas en Germanio, Svisio, Francio kaj Belgio specialaj vendejoj por ĉevalaĵo. En Germanio ekzistis en 2006 ĉirkaŭ 100 tiuj ĉevalaĵejoj. En Svisio ankaŭ la distribuantoj Coop kaj Migros vendas ĝin.
Ecoj
Ĉevalaĵo estas ruĝa ĝis malhelruĝa kaj malmola. Viando de junaj ĉevaloj estas helruĝa kaj gustas preskaŭ kiel bovaĵo. Nur la viando de plej maljunaj ĉevaloj havas la tipajn malhelan koloron kaj guston. Ju pli aĝa la besto, des pli mola la viando.
Ĉevalaĵo enhavas multe da fero kaj estas tre malriĉa je graso.
100 gramoj da ĉevalaĵo enhavas averaĝe[1]:
- proteinoj: 20,6 g
- graso: 2,7 g
- natrio: 45,0 mg
- magnezio: 25,0 mg
- fero: 4,7 mg
- vitamino A: 0,02 mg
- vitamino B1: 0,11 mg
- vitamino B12: 0,063 mg
- vitamino E: 0,23 mg
- vitamino B2: 0,15 mg
- vitamino B6: 0,5 mg
Bibliografio
- M. A. Levine: Eating horses: the evolutionary significance of hippophagy. In: Antiquity. 72 (275). 1998. ISSN 0003-598X
- Agnes Ulrike Gudehus: Die Entwicklung der Pferdeschlachtung und des Pferdefleischkonsums in Deutschland unter Berücksichtigung der gesetzlichen Änderungen. Dissertation Ludwig-Maximilians-Universität München 2006, 185 S. (Onlinefassung; PDF, 4,43 MB Arkivigite je 2008-12-14 per la retarkivo Wayback Machine)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri ĉevalaĵo Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Multegaj informoj pri ĉevalaĵo
- Referencoj
- ↑ Institut für Fleischhygiene ĉe la Tierärztliche Hochschule Hannover