Ĉonano (koree 천안시, IFA: [tɕʰʌ.nan]) estas metropolo en Sud-Koreio. En 2011 la urbo havis 582 753 loĝantojn. La urbo estas konektata al Seulo kaj al Deĝon, kaj per ŝoseo kaj per fervojo. Krome la linio 1 de la Metroo de Seulo atingas ĝis Ĉonano.
De la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1994 la jubilea 50-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis en la urbo.