Ĝafar Panahi
Ĝafar PANAHI, (perse جعفر پناهي), naskiĝis je la 11-a de julio jare 1960 en Mianeh, Irano kaj estas konata irana reĝisoro. De frua infaneco li regule vizitadis Kanun (instruistejo por intelekta disvolviĝo de infanoj). Tie li konatiĝis kun filmoj de Abbas Kiarostami kaj persone ili interkonatiĝis en la jaro 1994. Poste Ĝafar eklernis la institucion de kino kaj teatro en Teherano. Unuaj filmoj de Ĝafar estis filmetoj (Jarali baŝlar, Hegah-dovom), sed poste longaj filmoj estis verkitaj. Ĝafar mem diras, ke lia kino estas sociologia. Laŭ liaj vortoj li provas montri ĉiutagan vivon.
Filmoj
- Jarali baŝlar (1988) (Vunditaj kapoj)
- Negah-e dovom (1989) (la dua rigardo)
- Kiŝ (1991)
- Doust (1992) (Amiko)
- Aĥarin emtehan (1992)
- Badkonake sefid (1995) (Blanka balono)
- Ajneh (1997) (Spegulo)
- Ardekoul (1997)
- Dajereh (2000) (La cirklo)
- Talaje sorĥ (2003) (Karmina oro)