Ĝalna
Ĝalna | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 431203 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 50′ N, 75° 53′ O (mapo)19.83333333333375.883333333333Koordinatoj: 19° 50′ N, 75° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 489 m [+] | ||
Areo | 81,64 km² (8 164 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jalna [+] | |||
Ĝalna, aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Geografio
Ĝalna situas sur altebenaĵo en alto 508 metrojn super la marnivelo laŭ flankorivero. Aŭrangabado (Maharaŝtro) troviĝas 60, Ahmednagar 145, Nanded 167, Latur 175, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 336, tutlanda ĉefurbo Delhio 988, Kolkato 1328 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
Ĝalna havis populacion de 285 577 en 2011. La legoscio estis preskaŭ 82% en la sama jaro.
Historio
Distrikto de Ĝalna estis establita en 1981 kaj ekde tiam Ĝalna estas distrikta sidejo.
Ekonomio
En Ĝalna la unua uzino pri kotonoj estis establita en 1863. Pliaj uzinoj ekfunkciis depost konstruado de la fervoja linio en 1900. Ĝalna estas la plej granda produktanto de citronoj kaj oranĝoj en Maharaŝtro, krome gravas la ŝtalproduktado.
Trafiko
Ĝalna havas trairan fervojan linion. La urbego havas plenan vojringon ĉirkaŭ la urbo, al kiu alvenas vojoj el ĉiuj direktoj. haveno kaj internacia flughaveno funkcias tre proksime. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego.
Lingvoj
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
Religioj
En Ĝalna vivas majoritate hinduoj 63%, krome minoritate islamanoj 25%, budhanoj 8,6%, ĝainistoj 1,7%, kristanoj 1,4%.
Klimato
Ĝalna situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 784 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter januaro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 19-32 °C.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
Fontoj
- WikiTrans