Ĥairpur
Ĥairpur | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 144 949 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo)27.53333333333368.766666666667Koordinatoj: 27° 32′ N, 68° 46′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĥairpur (urdue خيرپُور, sinde:خیرپور) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono.

Bazaj informoj
- areo: km²
- supermara alteco: m
- loĝantaro: 183,181 (2017) [1]
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
Geografio
Ĥairpur kuŝas laŭ la orienta kanalo 11 18 kilometrojn sude de la rivero Induso en meza-orienta parto de Pakistano. Hajderabado kun Ĥairpur estas ankaŭ duoblaj urboj, nur Induso disigas ilin. Multano troviĝas 102, Fajsalabado 220, Lahoro 299, Sukur 391, Rawalpindi 453, Islamabado 467, Peŝavaro 497, Kveta 508, Hajderabado (Pakistano) 603, Karaĉio 737 kilometrojn (aere) [2].
Historio kaj populacio
Ĥairpur estis fondita en 1783 kaj estis sidejo de norda Sindo. Dum la Brita Imperio inter 1843 kaj 1947 konstruiĝis la fervojo. Kampuso estis establita en 1975, universitata statuso estis donita en 1987.
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 |
---|---|---|---|---|
34 144 | 48 299 | 61 447 | 102 188 | 144 949 |
La loĝantoj estas islamanoj (97 %) kaj parolas la sindan lingvon (90 %). Ekzistas ankaŭ iometa hindua populacio kaj sikoj ankaŭ ĉeestas en Ĥairpur.
Ekonomio kaj eduko
En Ĥairpur post la establado de la nova ŝtato Pakistano en 1947 evoluis la industrio kun tekstiloj, silkoj, ledoj, tapiŝoj. Oni produktas sapojn, ŝuojn, cigaredojn, sukerojn. La pli novaj varoj estas medikamentoj, juveloj kaj vestoj, krome muelejoj pri farunoj funkcias. La ĉirkaŭaĵo estas konata pri la daktiloj.
Krom la universitatoj ankaŭ en altlernejoj studas la studentoj.
Trafiko
Ĥairpur situas laŭ la ĉefa fervoja arterio de Pakistano inter Karaĉio kaj Lahoro. La situo laŭ la vojaj kontaktoj estas simila, krome vojo kuras al la pli proksima milionurbo Multano.
Klimato
En Ĥairpur arida (dezerta) klimato regas, sed en julio kaj aŭgusto la musono efikas.
Vidindaĵoj
- pluraj palacoj
- moskeoj
- parkoj
- biblioteko
Fontoj
- WikiTrans
- [3]