Őrhalom
Őrhalom estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat. La nomo signifas: sentinelomonteto.
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.076/19.406
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 2671
- Telefonprefikso: 35
Situo
La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szécsény-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 12, Szécsény 11 km-ojn. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.
Historio
La unua mencio devenis el 1332 pri tue apuda iama vilaĝo, iom poste Őrhalom menciiĝis en formo "Stras" aŭ "Zthras". La kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom, baldaŭe al fortikaĵo de Szécsény. La turkoj okupis la vilaĝon en 1579, kies nomo estis tiam Istraj. Post Traktato de Trianon Őrhalom trovis sin apud al nova landlimo.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1937
- kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1888
Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando
Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.
Alőr | Alsóőr | Felsőőr | Őr | Őraljaboldogfalva | Őrbottyán | Őrdarma |
Őregyház | Őrfalu | Őrhalom | Őrhegy | Őrimagyarósd | Őriszentpéter | Őrmező |
Őrös | Rábaőr | Szamosőrmező | Temesőr |