Świdwin (jn pole, [ŜVI:Dvi:n], diversaj nomoj dum la historio: *Skwi(e)lbin(o), Schiuelben 1280, Cchiuelbin 1291, terram Schiuelbeyn 1292, terram Scyuelbein 1292, Schivelbem 1507, Sibelbon 1575 (1579), Schifilbein, Schifelbein, Schivelbein, Szifelbejn; germane: Schivelbein [ŜI:flbajn]) estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de nuna Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Świdwin. Ĝis la jaro 1945 la urbeto havis germanlingvan loĝantaron kaj apartenis al la Germana Regno. Fine de 2021 en la urbo vivis 14 937 loĝantoj.[1]