Ŝĉjokino
Ŝĉjokino | |||
---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 301240 — 301249 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 109 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 3 674 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 0′ N, 37° 31′ O (mapo)5437.516666666667Koordinatoj: 54° 0′ N, 37° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 240 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shchyokino, Tula Oblast [+] | |||
Ŝĉjokino (ruse Щёкино) estas urbo en Tula provinco de Rusio, sude de Tula. Ŝĉjokino estas centro de Ŝĉjokina administra distrikto.
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°00' norde, longitudo 37°31' oriente. Kodo de OKATO de la urbo estas 70432000. La interurba telefona kodo estas 48751, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2013). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
Historio kaj ekonomio
La urbo estis fondita en 1870 kiel loĝloko apud la unua lignita minejo. Post 1917 estis malfermitaj ankoraŭ kelkaj minejoj kaj uzinoj. En 1938 ĝi akceptis statuson de urbo nomiĝinte je nomo de la proksime situinta vilaĝo Ŝĉjokino (devene de la familinomo Ŝĉjokin)[1].
Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de faŝista armeo ekde la 28-a de septembro 1941 ĝis la 17-a de decembro 1941.
Nun en Ŝĉjokino funkcias objektoj de kemia industrio ("Ŝĉjokinoazot", "Ĥimvolokno") kaj nutraĵa industrio.
En Ŝĉjokino funkcias regionografia muzeo. En la urbo estas fervoja stacio "Ŝĉjokino".
Loĝantaro
Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj [2]:
1959 | 1970 | 1979 | 1989 | 2002 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|
45556 | 61313 | 70318 | 69251 | 61588 | 58154 |
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de la urba estraro ruse
- Oficiala paĝaro de la distrikta estraro Arkivigite je 2017-07-27 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- Alia paĝaro kaj retforumo de la urbo Arkivigite je 2013-04-01 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- Ŝĉjokino en popola enciklopedio "Moj gorod" ruse
- Historio de la urbo kaj fervoja stacio[rompita ligilo] ruse