Ŝerbruko (france Sherbrooke) estas urbo en suda Kebekio, oriente de Montrealo. En ĝi troviĝas la Universitato de Sherbrooke, konata interalie kiel la unua universitato de Kanado kie oni instruis Esperanton kiel normalan universitatan stud-objekton por diplomiga kredito.