Ŝtata Medicina Universitato de Erevano
Ŝtata Medicina Universitato de Erevano | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
universitato ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1920 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 11′ 16″ N, 44° 31′ 31″ O (mapo)40.187844.5253Koordinatoj: 40° 11′ 16″ N, 44° 31′ 31″ O (mapo) | |
lando | Armenio | |
urbo | Erevano | |
adreso | Հայաստան, 0025, ք. Երևան, Կորյունի 2 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 7 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
La Mĥitar Heraci Ŝtata Medicina Universitato de Erevano (armene: Երեվանի Մխիթար Հերացու անվան Պետական Բժշկական Համալսարան) estas universitato en Erevano, Armenio.
En januaro 1920, dum la Unua Respubliko de Armenio, inaŭguriĝis la Erevana Ŝtata Universitato en Aleksandropolo. Poste tiun jaron fondiĝis la medicina fakultato de la universitato. Ĝi fariĝis sendependa universitato en 1930.
En majo 1989, la universitato estis renomita laŭ la poeto de la 12-a jarcento Mĥitar Heraci.
Ĝia kampuso situas sur strato Korjun en la distrikto Kentrono. Ĝi estas ligita al la du hospitaloj "Heraci N1" kaj "Muracan".
La Ŝtata Medicina Universitato de Erevano Mĥitar Heraci havas ses fakultatojn: medicino, dentokuracado, farmacio, farmakologio, milita medicino kaj publika sano[1].
Referencoj
- ↑ . Երևանի պետական բժշկական համալսարանի համառոտ պատմությունը. Alirita 21an de aŭgusto 2016 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-12. Alirita 2020-10-20 .