Ŝuaĥ
Ŝuaĥ | |
---|---|
Biblia persono | |
rakonta ento | |
Verko | Genezo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Familio | filo de Abraham kaj Ketura |
Ŝuaĥ estas la nomo de unu el kvar minoraj figuroj de la Biblio. Krome ĝi estas foje uzata kiel nomo de kvina. Ties nomoj estas diferencaj en hebrea, sed ili estas ĉiuj transliterumita kiel "Ŝuaĥ" aŭ "Ŝuah" en la Versio de la Reĝo Jakobo.
Abraham
Ŝuaĥ (en hebrea שׁוּחַ Ŝuaĥ: elfluejo, forfluejo, humiligo.[1][2] estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah.[3][4] Ŝuaĥ havis kvin fratojn, nome Zimran, Medan, Jokŝan, Iŝbak, kaj Midjan.[5]
Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.[6][7][8]
Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la sesa filo de Keturah kaj la oka de Abraham.
Ŝuaĥ en greka estas Σωυε, transliterumita Soie.[9] Jozefo Flavio donis sian nomon kiel Σοῦος (Sous en Whiston).[10]
Aliaj
Estas aliaj Ŝuaĥ en Genezo 38, 1 Kronikoj 4, 1 Kronikoj 7.
Referencoj
Literaturo
- Calmet, Augustin (1837). Calmet's Dictionary of the Holy Bible. Boston: Crocker & Brewster. LCC BS440.C3.