Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
n-Buteno aŭ n-butileno estas nesaturita organika kemia komponaĵo, senkolora gaso kun karakteriza odoro, kaj unu el la izomeroj kies kemia formulo estas C4H8. Ĝi estas alte brulema kaj facile kondensigebla. Butileno estas stabila substanco sed facile polimerizas al poli-izobutileno. Ĝia ĉefa apliko estas en la produktado de lineara polietileno kun malalta denseco, tamen, ĝi same uzatas kiel antaŭanto de polipropilenaj rezinoj, butilenaj oksidoj kaj butanono.
Sintezoj
Sintezo 1
1-Buteno estas preparata per kataliza agado de la bromo-etileno sur duetil-zinko:
2 + 2
Sintezo 2
1-Butenon ankaŭ eblas sintezi per kataliza interagado de la alila jodido sur dumetil-zinko:
2 + 2
Sintezo 3
1-Buteno ankaŭ eblas sintezi per interagado de la bromo-butano kaj etanola solvaĵo de kalia hidroksido, sekvata per senhidratigo de la 1-butanolo:
+ KOH
Sintezo 4
1-Butenon ankaŭ eblas sintezi per dumerizigo de la etileno:[3]