120-aj jaroj a.K.

190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 120-aj jaroj a.K., do la 120-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

Eventoj


  • En Ĉinio estas finita kanalo pli ol 150 km longa, kiu ligas la ĉefurbon Han al la Flava Rivero.
  • Vendatas po pli ol 10.000 sklavoj tage en la grava sklav-bazaro de insulo Deloso.
  • Artabano la 2-a (parte 𐭍𐭐𐭕𐭓 Ardawān) iĝis imperiestro de partoj (proksimuma dato).
  • Aleksandro la 2-a Zabinas iĝis imperiestro de la helenisma regno Seleŭkio.
  • Krome mortis Polibio (greke Πολύβιος [poLIbios]), elstara helena historiisto, kiu dumvive tre varbis pri proksima alianciĝo de la grekoj kaj romianoj.
  • Armeo de Quintus Caecilius Metellus Balearicus konkeris Minorkon kaj Majorkon.
  • Aikso Provenca fondita je la romia nomo Aquae Sextiae.
  • Antioĥo la 8-a iĝis imperiestro de la helenisma regno Seleŭkio.