21 (nombro)

"Dudek unu" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 21.


Dudek unu (21) estas la natura nombro kiu sekvas post 20 kaj antaŭ 22.

La nombro 21 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:

En matematiko

21 estas:

  • Komponita nombro kaj duonprimo, ĝi egalas al produto de du primoj: 21 = 7·3
  • triangula nombro, ĉar egalas al la sumo de unuaj ses naturaj nombroj: (1 + 2 + 3 + 4 + 5 + 6 = 21)
  • okangula nombro
  • nombro de Fibonaĉi
  • plej malgranda netriviala ekzemplo de nombro de Fibonaĉi, kies ciferoj estas nombroj de Fibonaĉi kaj ilia sumo ankaŭ estas nombro de Fibonaĉi

Laŭ skribo

Ĉina skribo:

Pri la nombro 21

La atomnumero de Skandio.

En multaj landoj la aĝo 21 jaroj estas aĝo de plenaĝeco. Ĝi estas minimuma aĝo por ekzemple povi aĉeti alkoholaĵon, tabakon, por viziti vetludejon, por posedi paf-armilon aŭ partopreni voĉdonon.

En badmintono kaj tabloteniso 21 poentoj necesas por gajni en la ludo.

En kartludo Dudek unu la celo estas kolekti kartojn kun suma valoro plej proksima al 21.

Unu gineo estas 21 ŝilingoj.

En brazila folkloro la 21 absolute rilatas al virbovo, sed ĉiuj nombroj finitaj per 21 rilatas al kaprino.

La 21an de Junio kaj Decembro tre ofte estas tago de Solstico (tamen la ĝusta dato povas iomete varii).