2202 Pele
Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 2202 Pele. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pele (apartigilo).
2202 Pele | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 2202 Pele |
Aliaj nomoj | 1972 RA |
Nomita laŭ | Pele vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Arnold R. Klemola |
Dato de malkovro | 7-a de septembro 1972 |
Loko de malkovro | San Jose (Kalifornio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
342,627 Gm (2,290 AU) 167,184 Gm (1,118 AU) 518,070 Gm (3,463 AU) |
Discentreco | 0,512 |
Meza anomaliangulo | 317,544° |
Klinangulo | 8,742° |
Periodo | 1266,026 tagoj (3,466 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,31 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
170,022° |
Argum. de periapsido | 217,894° |
Terdistanco - Minimuma |
21,719 Gm (0,1452 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,9 — 2 km |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 17,6 |
2202 Pele estas tre malgranda amora asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 7-an de septembro 1972 de la usona astronomo Arnold Richard Klemola elde la observatorio Lick, sur la Monto Hamilton, apud San Jose (Kalifornio) en Usono.
Nomo
Ĝi ŝuldas sian nomon al Pele aŭ Pelea, havaja diino de la fajro kaj de la vulkanoj. Ŝi venis de Tahitio elde kie ŝi estis forpelita pro siaj kvereloj kun sia fratino Namaka, diino de la akvo kaj de la maro.
Oni ne konfuzu ŝin kun la helena heroo Peleo, eponimo de la asteroido 11311 Peleus.
Orbito
Ĝi estas amora asteroido, kies orbito trairas tiun de Marso kaj proksimas (sed ne traira) tiun de Tero. Ĝi estas do marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2201 Oljato | 2202 Pele | 2203 van Rhijn |