3352 McAuliffe
3352 McAuliffe | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3352 McAuliffe |
Aliaj nomoj | 1981 CW |
Nomita laŭ | Christa McAuliffe vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Norman G. Thomas |
Dato de malkovro | 6-a de februaro 1981 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono). |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
281,137 Gm (1,879 AU) 177,405 Gm (1,186 AU) 384,869 Gm (2,573 AU) |
Discentreco | 0,369 |
Meza anomaliangulo | 311,216° |
Klinangulo | 4,772° |
Periodo | 940,995 tagoj (2,576 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,73 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
107,393° |
Argum. de periapsido | 15,863° |
Terdistanco - Minimuma |
30,555 Gm (0,2042 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,7 ± 1,4 km |
Rotacia periodo | ~ 0,25 tago (~ 6 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,18 vd |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | A |
Absoluta magnitudo | 15,8 |
3352 McAuliffe estas tre malgranda amora asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 6-an de februaro 1981 de la usona astronomo Norman G. Thomas elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).
Nomo
Ĝi estis nomita en honoro al la usona kosmonaŭtino kaj Instruistino Christa Mcauliffe (1948–1986), mortinta en la eksplodo de la Kosmopramo Challenger la 28-an de januaro 1986.
La nomoj de la planedetoj 3350 al 3356 (ĉiuj malkovritaj elde Anderson Mesa) honoras la sep kosmonaŭtojn mortigitajn en la katastrofo de Challenger.
Orbito
Tiu marsrenkonta asteroido trairas la orbiton de Marso kaj proksimiĝas al tiu de Tero je distanco de ĉ. 0,2 AU: kvankam rigardita kiel terrenkonta asteroido, ĝi ne ŝajnas danĝera.
La 20-an de januaro 1982, ĝi pasis al 0,2042 AU (30,555 milionoj da km) de Tero kaj la 25-an de januaro 2048 ĝi pasos al 0,2049 AU (30,653 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3351 Smith | 3352 McAuliffe | 3353 Jarvis |