5 (nombro)
- "Kvin" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 5.
Kvin estas la natura nombro kiu sekvas de 4 kaj antaŭas de 6.
La nombro 5 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 101
- en deksesuma sistemo : 5
En matematiko
Kvin estas primo, Fibonaĉi-nombro, Markov-nombro kaj Pell-nombro.
5 estas tria prima nombro, ankaŭ ĝi estas:
- primo de Sophie Germain, ĉar 2×5 + 1 = 11 (kiu estas primo).
- sekura primo, ĉar 2×2 + 1 = 5 (kie 2 estas primo).
- primo de Fermat, ĉar 221+1 = 5.
Laŭ skribo
Pri la nombro 5
La atomnumero de boro.
Estas 5 mondpartoj (sed 6 kontinentoj)
La kvinpinta stelo de la esperanto-flago.
La mano havas 5 fingrojn, kaj piedo 5 piedfingrojn
Oni ordinare atribuas al homo 5 sensojn: vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado.
En brazila folkloro la 5 absolute rilatas al hundo, sed ĉiuj nombroj finitaj per 2 rilatas al aglo.
5-kvadrato estas geometria formo el 5 kvadratoj.
5-hiperkubo estas hiperkubo de dimensio 5.
Kvinlatero estas plurlatero kun 5 lateroj.
Kvinedro estas pluredro kun 5 edroj.