La 5-a arondismento cetere konsistigas la plej malnovan parton de Parizo, kaj datiĝas de la romia periodo. Oni povas hodiaŭ ankoraŭ viziti kelkajn ruinojn de tiu glora estinteco, kun ekzemple la areno de Lutetia, unu romia amfiteatro aŭ la termobanejo de Cluny.
Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 56 841 loĝantoj sur areo de 2,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 378 loĝantoj/km².
La festo okaze de la 25-a jubileo de Esperanto okazis la 2-an de Junio 1912 en la urbodomo [1]Arkivigite je 2014-11-25 per la retarkivo Wayback Machine", kiu ankoraŭ ekzistas. Théophile Cart diris kelkajn vortojn pri al jubileo. Je la fino oni prezentis gramofondiskon kun la himno kaj poemo.