A Room with a View

A Room with a View
filmo
Originala titolo A Room with a View
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 27 nov. 1986, 1986, 11 apr. 1986, 23 maj. 1986
Ĝenro romantika komedio, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Tony Pierce-Roberts
Reĝisoro(j) James Ivory
Produktisto(j) Ismail Merchant
Scenaro Ruth Prawer Jhabvala
Filmita en Florenco
Loko de rakonto ItalioAnglio
Muziko de Richard Robbins
Rolantoj Maggie Smith • Helena Bonham Carter • Denholm Elliott • Julian Sands • Daniel Day-Lewis • Judi Dench • Simon Callow • Rupert Graves • Patrick Godfrey • Rosemary Leach • Peter Cellier • Richard Robbins • Matyelok Gibbs
Produktinta firmao Merchant Ivory Productions 
Goldcrest Films 
Film4 Productions
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • BAFTA Award for Best Film • London Film Critics Circle Award for Film of the Year • David di Donatello for Best Foreign Director • Independent Spirit Award for Best Foreign Film • National Board of Review Award for Best Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Writers Guild of America Award for Best Adapted Screenplay • BAFTA Award for Best Actress in a Leading Role • BAFTA Award for Best Actress in a Supporting Role • Golden Globe Award for Best Supporting Actress – Motion Picture • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

A Room with a View (Ĉambro kun vidaĵo) estas brita amafera filmo de 1985 reĝisorita de James Ivory kaj produktorita de Ismail Merchant. Ĝi estis verkita de Ruth Prawer Jhabvala, kiu adaptis la samnoman romanon de E. M. Forster de 1908'. La agado okazas en Anglio kaj Italio, kaj temas pri junulino Lucy Honeychurch (Helena Bonham Carter) en la finaj periodoj de la limigema kaj subpremema kulturo de la Eduarda Anglio kaj ŝia disvolviĝanta amo por liber-spirita junulo George Emerson (Julian Sands). Maggie Smith, Denholm Elliott, Daniel Day-Lewis, Judi Dench kaj Simon Callow ludas duarangajn rolojn. La filmo sekvas la tonon de la romano tiel ke oni uzas la ĉapitrajn titolojn por distingi la temajn segmentojn.

A Room with a View ricevis laŭdojn kaj estis biletvenda sukceso. Ĝi estis nomumita por ok Oskar-premioj (inter kiuj tiu por la Plej Bona Filmo) kaj ricevis tri el ili: nome al la Plej Bona Adaptita Scenaro, Plej Bona Arta Reĝisorado kaj Plej Bona Kostumdesegnado. Ĝi estis ricevinto ankaŭ de kvin BAFTA kaj de unu Ora Globo. En 1999 la British Film Institute metis la filmon A Room with a View la 73a en sia listo de la Pintaj 100 Britaj filmoj.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1907, la brita junulino Lucy Honeychurch kaj ŝia kontrolakompanantino Charlotte Bartlett pasigas feritempon en Florenco, kie ili gastas ĉe la Pensione Bertolini, sed seniluziĝintaj ĉar iliaj ĉmabroj ne havas videblon al la rivero Arno, kiel promesite. Dum vespermanĝo ili renkontiĝas kun aliaj angloj: nastro Beebe, du maljunaj fratinoj Alan, la romantisma verkistino Eleanor Lavish, liberpensulo Sro. Emerson kaj lia bela filo George. Tiuj lastaj interŝanĝas siajn ĉambrojn kontraŭ tiuj de Charlotte kaj Lucy por ke tiuj havu videblon al la rivero. Sekvatage dum ŝi promenas tra la Piazza della Signoria, Lucy estas atestanto kiel lokano estas brutale ponardita kaj murdita. Lucy svenas kaj aperas George Emerson kiu helpas ŝin, kaj post Lucy rekuperiĝas, ambaŭ konversacias finfine sen kontrolo de la maljuna akompanantino antaŭ reveni al la pensiono.

Poste, Charlotte, Lucy kaj la Emerson-oj kuniĝas al aliaj britaj turistoj por ekskurso al la kamparo de Fiesole. La ĉaristo kisas kun sia fianĉino, kio ĝenas la pastron Eager, kiu insistas ke la fianĉino elaŭtiĝu meze de la kamparo. Poste ĉar ili deziras klaĉi maltaŭge por Lucy, Charlotte kaj Miss Lavish instigas ŝin promeni; Lucy serĉas la pastron Beebe, sed la itala ĉaristo miskomprenas kaj kondukas ŝin al George Emerson, kiu kontemplas la pejzaĝon. Kiam li vidas Lucy venanta tra kampo de papavoj, George subite brakumas kaj kisas ŝin pasie. Charlotte aperas kaj intervenas. Priokupita ke la patrino de Lucy konsideru ŝin netaŭga akompanantino, Charlotte faras, ke Lucy kaŝu tiun sekreton kaj mallongigas la vojaĝon.

Reveninte en Surrey, Anglio, Lucy ŝajnas forgesi tion. Ŝi engaĝiĝas kun Cecil Vyse, riĉa kaj socie elstara, sed malvarma, aroganta kaj memfiera. Cecil amas Lucy, sed kaj li kaj lia patrino konsideras la familion Honeychurch socie malsupre, kio ofendas sinjorinon Honeychurch. Lucy ekkonas, ke la Sro. Emerson translokiĝos al vilao de Sir Harry Otway kaj ke George vizitos ĝin semajnfine. Lucy havis intencon ke la sinjorinoj Alan loĝu tie kaj koleras kun Cecil, ĉar estis li kiu rekomendis al la Emerson-oj la vilaon.

La alveno de George tumultas la vivon de Lucy kaj ŝiaj subpremitaj sentoj por li manifestiĝas. Cecil kisas ŝin mallerte, kaj poste ŝi komentas, ke la personoj kiujn ŝi konis en Italio estas “eksterordinaraj” rezultas en komparo kun la improvizita pasia kiso kiun ŝi ricevis de George. Dume la frato de Lucy, nome Freddy, amikiĝas kun George. Freddy invitas George tenisludi en Windy Corner, la hejmo de Honeychurch. Tiam Cecil legas la lastan romanon de Miss Lavish kun agado en Italio. Dum Cecil legas moke por Lucy kaj George, tiuj rekonas scenon identan al ilia renkonto en la papavkampo en Fiesole. Cecil, ankoraŭ legante, ne konstatas, ke George kisas pasie Lucy en la ĝardeno. Lucy frontas Charlotte, kiu konfesas, ke ŝi estis rakontinta al Miss Lavish la kison en la papavkampo, kion ŝi poste uzis en sia rakonto. Lucy ordonas al George abandoni Windy Corner kaj neniam revenu. George respondas, ke Cecil vidas ŝin nur kiel posedaĵo kaj ke li neniam amos ŝin per ŝi mem, kiel li estus farinta. Lucy ŝajnas aplomba, sed baldaŭ ŝi finigas sian engaĝiĝon kun Cecil, argumentante, ke ili estas nekongrueblaj.

Por eviti rezultajn konsekvencojn, Lucy aranĝas vojaĝon al Grekio kun la sinjorinoj Alan. George, nekapabla resti proksime de Lucy, aranĝas translokiĝon de lia patro al Londono, ne sciante, ke Lucy jam ne estas engaĝiĝinta. Finfine Lucy konfesas al la patro de George siajn sentojn por George. Finfine la ĵus-geedzoj George kaj Lucy pasigas sian mielmonaton en la itala pensiono kie ili konatiĝis, en ĉambro kun vidaĵo al Duomo de Florenco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Helena Bonham Carter kiel Lucy Honeychurch
  • Julian Sands kiel George Emerson
  • Maggie Smith kiel Charlotte Bartlett
  • Denholm Elliott kiel Mr. Emerson
  • Daniel Day-Lewis kiel Cecil Vyse
  • Simon Callow kiel The Reverend Mr. Beebe
  • Rosemary Leach kiel Mrs. Honeychurch, patrino de Lucy
  • Rupert Graves kiel Freddy Honeychurch, frato de Lucy
  • Patrick Godfrey kiel The Reverend Mr. Eager
  • Judi Dench kiel Eleanor Lavish, romanistino
  • Fabia Drake kiel Miss Catharine Alan
  • Joan Henley kiel Miss Teresa Alan
  • Amanda Walker kiel Cockney Signora, pensionposedantino
  • Maria Britneva kiel Mrs. Vyse, patrino de Cecil
  • Mia Fothergill kiel Minnie Beebe
  • Peter Cellier kiel Sir Harry Otway, terposedanto

Eksteraj ligiloj