Aĥnaton

Aĥnaton (aŭ Eĥnaton)
Amenhotep la 4-a

Busto de Aĥnaton en la Egipta muzeo de Kairo
Tempo de regado 1351 a. K.–1334 a. K.
(eble, ekzistas diversaj datoj laŭ malsamaj fontoj)
Naskonomo
<
M17X1
N35
N5
Aa1G25N35
>

Aĥnaton resp. Eĥnaton

Trona nomo
M23L2<
N5nfrL1N5
Z2
T21
n
>

Nefer-Ĥeperu-Re

Nomo de Horuso
G5
it
n
N5
mr
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16G36
r
M23iit
Z2
Aa15
N27
it
n
N5
Ora Horuso
G8U39r
n
V10it
n
N5
Edzino(j) Nefertito, Kija, Meritaton
Idoj Smenĥkare?, Tutanĥamon, Meritaton,
Meketaton, Anĥesenamon, Neferneferuaton,
Neferneferure, Setepenre
Patro Amenhotep la 3-a
Patrino Teje
Mortis 1334 a. K.
Kripto Reĝa kripto en Aĥetaton
Aĥnaton
Persona informo
Naskiĝo
en Tebo
Morto
en Amarna
Tombo Royal Tomb of Akhenaten vd
Lingvoj akadaegipta vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dekoka egipta dinastio vd
Patro Amenhotep III vd
Patrino Tiye vd
Gefratoj Sitamun • Beketaten • Iset • Nebetah • Henuttaneb • La Juna Damo • Smenkhkare • Thutmose • Kiya vd
Edz(in)o Nefertito • Kiya • La Juna Damo • Tadukhipa vd
Infanoj Meritaten Tasherit • Ankhesenpaaten Tasherit • Setepenre • Neferneferure • Neferneferuaten Tasherit • Ankhesenamun • Meketaten • Tutanĥamono • Meritaten vd
Aktiva en Antikva Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aĥnaton, AkenatonoEĥnaton (mortinta probable dum la jaro 1334 a.K.) estis faraono de antikva Egiptio apartenanta al la 18-a dinastio. Li malakceptis la malnovajn diojn kaj anstataŭigis ilin per Atono, la viviga forto de la suno kaj la nova dio de la imperio. Li tiuokaze ŝanĝis sian nomon en Aĥnaton (Aĥ-en-Jati, utila por Atono). Li ankaŭ konstruigis novan ĉefurbon Aĥetaton.

Li okupas eksterordinaran lokon inter la faraonoj, estas nomata "revoluciulo, herezulo, pacifisto, despoto" kaj simile. Kiam li vivis, li estis nomata "justulo sur la tero", post la morto "krimulo el Aĥetatono". Ĉar li anstataŭigis multajn egiptajn diojn per unu, li estas opiniata kiel fonto de monoteismaj religioj kaj inspirinto de Moseo.[mankas fonto]

Li surtroniĝis post la morto de sia patro Amenhotep III-a kiel Amenhotep IV, sed en la sesa jaro de sia regado li ŝanĝis la nomon al Aĥnaton, deklaris Sunon sola dio kaj en dezerta loko (nun Amarna) konstruigis novan ĉefurbon per dekmilo da laboristoj (Amarna-leteroj). Dio Atono estis adorata jam en antaŭaj generacioj, la faraono mem estis lia ĉefpastro kaj kiam li surtroniĝis, li unue deklaris Atonon pli alta dio ol Amono kaj poste sola ekzistanta dio. La reformoj daŭris proksimume ses jarojn kaj kulminis per malpermeso adori kulton de aliaj dioj. Lia "Himno al Atono" konserviĝis kiel unu el plej belaj poeziaĵoj de la antikva Egipto. Kiel monoteisma religio, tiu estis nomita Atonismo.

La religia reformo estis parte kaŭzita de lia strangula karaktero, sed ĉefe ĝi estis politika atako kontraŭ la pastraro de Amono, kiu akiris tro da potenco kaj komencis jam subigi al si eĉ faraonojn mem. Li ne multe zorgis pri administraciaj aferoj, sed kruele per ekzekutoj persekutis ĉiun opozicion. La pastroj neniam paciĝis kun malvenko kaj preparis puĉon, kiu sukcesis en la 17-a jaro de lia regado. Oni supozas, ke li estis murdita per ponardo aŭ veneno, sed la vero ne estas konata. Post la puĉo staris verŝajne postaj faraonoj Aje kaj Haremheb. La venkintoj klopodis forigi ĉiun memoraĵon pri la herezulo, detruis lian urbon, forĉizis lian nomon, tamen multaj informoj konserviĝis.

Aĥnaton estas fama ankaŭ pro sia edzino Nefertito, la plej bela el la egiptaj virinoj (konserviĝis pluraj portretoj).

Post morto de Aĥnaton surtroniĝis lia frato Smenĥkare, poste Tutanĥamon, kiu origine nomiĝis Tutaĥaton, verŝajne filo de unu el la du fratoj.

En posta kulturo

Pri lia vivo estis verkitaj multaj romanoj: "Egiptano Sinuhet" (Mika Waltari), "La skribisto de la faraono" (Alexej Pludek) k.a.

Philip Glass komponis operon pri ĉi tiu faraono sub la titolo "Akhnaten", kiu havis premieron en 1984.

Akenatono en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas la venontan ĉiĉeronon Akenatonon kiu montros interesaĵojn el Afriko:

Citaĵo
 
-Jen ĉi Akenatono, nobla poeto lirika,
kiu pri astroj kantos kaj universa frateco.
Li estos faraono restarigonta la sunan
kulton kaj adoradon al sola dio plejalta,
kunfratiganta homojn sub unu sama potenco.
De nun li akompanos en la transmonda vojiro.[1] 

Bildaro

Notoj

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121.

Bibliografio

  • Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj. Beletra Almanako (nº 18), oktobro 2013, paĝoj 46-53.

Eksteraj ligiloj