Abia de la Obispalía
Abia de la Obispalía | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16195 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Salvador San Andrés López (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 2° 24′ U (mapo)40.016666666667-2.4Koordinatoj: 40° 1′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 075 m [+] | ||
Areo | 68,01 km² (6 801 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abia de la Obispalía [+] | |||
Abia de la Obispalía [Abja de la obispaLIa] (A. de la Episkopaleco, kies simboloj aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ties domaroj estas Abia de la Obispalía, Cabrejas, Casa del Montaraz kaj Ermita del Santo.
Loĝantoj
La censita loĝantaro en 2016 estis de 77 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².
Situo
Abia de la Obispalía estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,075 m super marnivelo; je malpli ol 30 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 68,01 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°01′00″N 2°24′00″Ok.
Historio
Estas restaĵoj de la kastelo de probabla romia deveno, sur tio plej alta el la setlejo ĉe la tombejo kaj restaĵoj de la antikva preĝejo, sur rokaro. El la kastelo restas cisterno kaj fundamentoj de la pilieroj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Abia de la Obispalía, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Abia de la Obispalía; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 77.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE kaj same lastatempe.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.