Adam Pendleton

Adam Pendleton (naskiĝis en 1984 en Richmond) estas usona artisto de koncepta arto konata pro lia multdisciplina artpraktiko, kiu entenas pentradon, serigrafion, kolaĝon, video-arton, spektaklon kaj tekst-arton[1]. Lia verkaro ofte entenas la metodan esploron de lingvo kaj la rekonstekstualigon[2] de historio tra taŭga lingva bildo[3].

Lia arto estis montrita interalie ĉe la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko, la usona Nova Muzeo de Nuntempa Arto kaj ekspozicoj kaj eventoj internacie, ekzemple ĉe La Triennale ĉe la Palais de Tokio en Parizo[4].

Pendleton ofte apudmetas figuraĵon, lingvo, muziko kaj konceptoj de diversaj temoj kiel filozofio kaj gravaj historiaj movadoj, kreante kompleksan verkon kiu permesas multoblajn interpretadojn. Li ofte fokusis gravajn momentojn en la nigrula historio en Usono kiel la Movado por Civila Rajtoj de la 1960-aj jaroj kaj la movado Black Lives Matter (Nigraj vivoj gravas)[5].

Literaturo

Linell, Per (1998). Approaching Dialogue. IMPACT: Studies in Language and Society. Vol. 3. Amsterdam: John Benjamins. doi:10.1075/impact.3. ISBN 9789027218339.

Vidu ankaŭ

Tekst-arto

Referencoj

  1. (en) Alina COHEN, "13 Artists Who Highlight the Power of Words". Artsy, la 5-an de januaro 2019. Alirite la 19-an de majo 2021.
  2. Rekontekstualigo: dinamika translokigo kaj transformigo de io de unu diskurso (teksto en kunteksto) al alia - Per Linell (lingvisto) p. 154 (1998)
  3. (en) "Adam Pendleton," pacegallery.com. Alirite la 8-an de aprilo 2013.
  4. (en) "30 under 30: Art & Style; Adam Pendleton, Artist, 28," Forbes Magazine. Alirite la 1-an de majo 2013.
  5. Adam Pendleton in Art in America.