Adamstaŭno
Adamstaŭno (Adamstown) | |
urbo | |
Kirko en Adamstaŭno
| |
Oficiala nomo: Adamstown | |
Lando | Pitkarna Insularo |
---|---|
Ĉefurbo | Adamstown |
Situo | Adamstaŭno |
- alteco | 330 m s. m. |
- koordinatoj | 25° 4′ 00″ S 130° 06′ 00″ U / 25.06667 °S, 130.10000 °U (mapo) |
Areo | 4,6 km² (460 ha) |
Loĝantaro | 48 (2008) |
Denseco | 10,43 loĝ./km² |
Estro | Charlene Warren-Peu |
Horzono | UTC-08:00 (UTC-8) |
Vikimedia Komunejo: Adamstown | |
Adamstaŭno (angle Adamstown) estas la plej malgranda ĉefurbo de la mondo kun loĝantaro de proks. 40 (en 2002: 46) personoj. Ĝi situas en la norda areo de la insulo Pitkarno. Ĝi estas parto de la Pitkarna Insularo, kiu apartenas al Britio.
La urbo ricevis sian nomon laŭ John Adams, unu el la ribelantoj de ŝipo Bounty.[1]
Geografio
La urbo troviĝas en mez-norda parto de Pitkarna insulo apud Pacifiko proksime al golfo Bounty Bay, kie troviĝas la haveno.
Kuriozaĵo
La urbo posedas policejon kun du arest-ĉeloj, kiuj ĝis nun neniam estis uzataj.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adamstown, Pitcairn Islands en la angla Vikipedio.
- ↑ Daubner, Petr. Pitcairn (ĉeĥe). dálky.cz (2010-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-03. “Ten člověk se jmenoval John Adams a jeho jméno nese dodnes hlavní „město“ ostrova, Adamstown.”.
Eksteraj ligiloj
- http://www.lareau.org/pitplace.html Arkivigite je 2005-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Listo de nomhavaj lokoj sur Pitkarno