Adenophorea
Adenophorea aŭ Aphasmidia estis klaso de nematodoj. Ĝi estis plejparte forlasita de moderna taksonomio, ĉar estas fortaj pruvoj ke ĝi estas varia parafiletika kolektaĵo de nerilataj grupiĝoj de nematodoj.[1]
Karakterizaĵoj kiujn oni supozis distingaj por la klaso estas inter alie:
- Duoblaj sakiĝoj de la kutiklo ("amfidoj") estu ĉiam post la nematoda buŝo, en varia formo.
- Subhaŭtaj glandoj ekzistu en formo de po unu kerno.
- Tri korpofinaj glandoj komune malfermante tra ŝpina "ajuto" ekzistu ĉe la vostopinto.
- Maskloj ĝenerale havu du testikojn.
- Ĝenerale estu kvin ezofagaj glandoj.
Krom tiuj, estis pliaj postulitaj komunaj karakterizaĵoj.
Aspektas ke kelkaj tiuj trajtoj estas pleziomorfaj, kaj tiel netaŭgaj por juĝi pri interrilatoj.
Referencoj
- ↑ Reta Projekto de la Vivarbo (2002)
Ligiloj
- Reta Projekto de la Vivarbo (2002): NematodojArkivigite je 2013-05-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle). Versio de la 1-a de januaro 2002, elŝutita la 31-an de januaro 2015.