Adobe Photoshop

Adobe Photoshop

Lasta stabila versio 26.1
Permesilo propagaĵo
Retejo www.adobe.com/products/photoshop.html
vdr

Adobe Photoshop [əˌdoʊbi ˈfəʊtəʊʃɒp] aŭ fotoŝopo, estas redaktilo por rastrumeraj grafikoj de la firmao Adobe. Ĝi estas la plej uzata komerca programaro por grafikistoj kaj por la cifereca presarto. [1] La unua konata versio (0.63) estis kreita en 1988, versio 1.0 aperis en februaro 1990.

Dosierformo .PSD

La dosieroj de Photoshop estas konservitaj en la dosierformo ".PSD" ("Photoshop Document", angle: fotoŝopa dosiero) kiu kapablas savi pli da detaloj ol formatoj kiel .JPG aŭ .PNG.

.PSD dosieroj estas vaste uzataj kaj multaj aliaj programaroj kiel ekzemple GIMP ankaŭ subtenas ĝin.

Referencoj

  1. [1] "Photoshop dominas la merkaton" ("Photoshop ist marktbeherrschend") - 2005, de la germana kontraŭkartela oficejo, p. 20