Aguirre, der Zorn Gottes
Aguirre, der Zorn Gottes | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Aguirre, der Zorn Gottes |
Originala lingvo | germana lingvo • angla lingvo • hispana lingvo • franca lingvo • keĉua lingvaro |
Kina aperdato | 29 dec. 1972, 1972 |
Ĝenro | drama filmo, aventura filmo |
Kameraado | Thomas Mauch |
Reĝisoro(j) | Werner Herzog |
Produktisto(j) | Werner Herzog |
Scenaro | Werner Herzog |
Loko de rakonto | Peruo • Amazono |
Muziko de | Popol Vuh |
Rolantoj | Klaus Kinski • Del Negro • Peter Berling • Ruy Guerra • Helena Rojo • Claus Biederstaedt • Lothar Blumhagen • Heinz Theo Branding • Christian Brückner • Michael Chevalier • Norbert Gescher • Manfred Lehmann • Gerd Martienzen • Edgar Ott • Uwe Paulsen • Uta Hallant |
Produktinta firmao | Hessischer Rundfunk Werner Herzog Filmproduktion |
IMDb | |
Aguirre, der Zorn Gottes (Aguirre, la Kolero de Dio) estas germana filmo de Werner Herzog aperinta en 1972, en la movado de Nova Germana Kino.
Temo
En la 16-a jarcento, hispana ekspedicio ekiras por trovi Eldoradon sub la komando de Gonzalo Pizarro. Lope de Aguirre, unu el liaj leŭtenantoj, halucinita megalomano, plu daŭrigas la serĉadon laŭ la rivero Amazono, konspiras kontraŭ la sinsekvaj kapitanoj de la ekspedicio kaj fine eĉ ribeliĝas kontraŭ la reĝo de Hispanio. Li estas akompanata de sia filino. Je la fino de la filmo la ĉefrolulo soliĝas, ĉar ĉiuj akompanintoj mortis aŭ estis mortigitaj. Lope de Aguirre kaj la aliaj roluloj de la filmo estis realaj personoj kiuj fakte agadis tiele en la historio kaj inspiris, interalie, romanojn de Ramón J. Sender kaj Miguel Otero Silva, teatraĵojn kaj aludojn en multaj verkoj.
Teĥnikaĵoj
- Germana titolo: Aguirre, der Zorn Gottes
- Angla titolo: Aguirre, the Wrath of God
- Lingvo: angla, dublado en la germana
- Reĝisoro: Werner Herzog
- Scenaro: Werner Herzog
- Produktado: Werner Herzog por Werner Herzog Filmproduktion
- Produktoroj: Werner Herzog, Hans Prescher
- Buĝeto: 370000 $
- Muziko: Popol Vuh (bando)
- Foto: Thomas Mauch
- Muntado: Beate Mainka-Jellinghaus
- Lando: Okcidenta Germanio
- Daŭro: 100 minutoj
- Filmado en: Cuzco, Huallage river, Nanay river, Urumbamba Valley
- aperdatoj:
- 29-a de decembro 1972, Germanio
- 16-a de majo 1973, Francio dum Festivalo de Cannes
- 26-a de februaro 1975, Francio en kinejoj
- 3-a de aprilo 1977, Usono
Rolularo
- Klaus Kinski: Don Lope de Aguirre
- Helena Rojo: Inez
- Del Negro: Don Gaspar de Carvajal
- Ruy Guerra: Don Pedro de Ursúa
- Peter Berling: Don Fernando de Guzman
- Cecilia Rivera: Flores de Aguirre
- Daniel Ades: Perucho
- Armando Polanah: Armando
- Edward Roland: Okello