Alberto Santos-Dumont

Alberto Santos-Dumont
Persona informo
Alberto Santos-Dumont
Naskiĝo 20-an de julio 1873 (1873-07-20)
en Santos Dumont
Morto 23-an de julio 1932 (1932-07-23) (59-jaraĝa)
en Guarujá
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cemitério de São João Batista (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugalafranca vd
Ŝtataneco Brazilo
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Colégio Culto à Ciência (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alberto Santos-Dumont
Familio
Patro Henrique Dumont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Francisca de Paula Santos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Luiz Dumont (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo piloto
sciencisto
balonisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto SANTOS-DUMONT [aŭbersantŭz dumon] (naskiĝis la 20-an de julio 1873 en tiama Santa Luzia do Rio das Velhas (hodiaŭ Santos Dumont), kaj mortis la 23-an de julio 1932 en Guarujá, San-Paŭlo, Brazilo) estis inĝeniero kaj inventinto de aviadilo. Grandan parton de sia vivo li pasigis en Parizo, kie ekzemple li en 1898 estis inter la fondintoj de la nacia aviada klubo Aéro-Club de France, kies fondon ĉefe motoris la esperantisto kaj teknikisto Ernest Archdeacon.

Santos-Dumont skribis kelkajn verkojn, inter ili Dans l’Air ("En la aero", 1904) kaj O que eu vi, o que nós veremos ("Kion mi vidis, kion ni vidos", 1918), kaj krom stireblaj balonoj lia plej fama inventaĵo estas 14 bis. Li kontribuis al la popularigo de brakhorloĝoj por viroj, ĉar pli praktikaj por la tiamaj flugpioniroj; ĝis tiam la brakhorloĝo, inventita de Patek Philippe, estis uzata nur de virinoj, kiel juvelo.

Li estas konsiderata la dua okupanto de la Seĝo 38 de la Brazila Beletristika Akademio, kvankam li ne enoficiĝis. Santos-Dumont sinmortigis 59-jaraĝa. Laŭdire li estis profunde ĉagrenita pro la uzo de aviadiloj en sangaj bataloj de la brazila Pro-Konstitucia Revolucio en 1932 (pri kiu oni povas legi ankaŭ en Historio de Brazilo).

Pro liaj faroj, la Aera Klubo de Parizo donis al li diversajn honoraĵojn, kiel monumenton en Saint-Cloud, kiu reprezentas la legendan Ikaro en bronza statuo.

Eksteraj ligiloj