Aleksandr Uljanov
Aleksandr Uljanov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Александр Ильич Ульянов |
Naskiĝo | 31-an de marto 1866 en Niĵnij Novgorod |
Morto | 8-an de majo 1887 (21-jaraĝa) en Ŝlisselburg, ![]() |
Mortokialo | Pendumo ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Alma mater | Simbirsk Classical Gymnasium (en) ![]() Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato ![]() |
Familio | |
Patro | Ilja Uljanov ![]() |
Patrino | Marija Aleksandrovna Blank ![]() |
Frat(in)oj | Vladimiro Lenino, Dmitry Ulyanov (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | revoluciulo studento universitata studento ![]() |


Aleksandr Iljiĉ ULJANOV, literumita ankaŭ kiel Aleksandr Ilyich Ulyanov, kaj en rusa: Алекса́ндр Ильи́ч Улья́нов (12a de Aprilo [malnovstile 31a de Marto] 1866 – 20a de Majo [malnovstile 8a de Majo] 1887)[1] estis rusa revoluciulo kaj politika aktivulo. Li estis pli aĝa frato de Vladimir Lenin, nome fondinto de Sovetunio.
Aleksandr studis natursciencojn kaj gradiĝis en zoologio. Estante universitata studento, li partoprenis en kontraŭleĝaj kunsidoj kaj manifestacioj, ofte disdonante propagandon kaj diskursante al studentoj kaj laboristoj. Uljanov kaj liaj kamaradoj konspiris por mortigi la caron Aleksandron la 3-an. En Marto 1887 la konspirantoj estis arestitaj kaj Uljanov kiel ideologo de la grupo kaj bombo-faranto ne estis pardonita kaj lia ekzekuto okazis la 8an de Majo en Ŝlisselburg.
Kvankam ne partoprenante de la radikalaj sintenoj de sia frato, Vladimir post la ekzekuto de Aleksandr fakte kuraĝigis siajn politikajn agadojn.
2112 Ulyanov estas asteroido, malkovrita la 13-an de julio 1972 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno kaj ĝia nomo honoras Aleksandr Iliĉ Uljanov.
Notoj
- ↑ Clark, Ronald (1988). Lenin. New York U.a. p. 15.