Alfonso la 6-a (Kastilio)

Alfonso la 6-a en pentraĵo de la 12-a jarcento en la Katedralo de Santiago de Compostela.

Alfonso la 6-a de Leono (1040Toledo, 1-a de julio de 1109), nomata ankaŭ la Kuraĝulo (Bravo), estis reĝo de Leono (10651109), de Galegio (10711072; 10721109) kaj de Kastilio (10721109).

Surtroniĝo

Kiel dua vira filo de la reĝo de Leono kaj grafo de Kastilio,[1] Ferdinando la 1-a, kaj de la reĝino Sanĉa de Leono, al Alfonso ne korespondis heredi. Tamen en 1063 Ferdinando la 1-a konvokis kortegon por diskonigi sian testamenton per kiu, laŭ navara leĝo, decidis disdonigi siajn posedaĵojn inter siaj gefiloj tiele:

  • Al Alfonso korespondis la Regno de Leono kiu atribuigis la titolon de imperiestro kaj rajtoj super la Tajfo de Toledo.
  • Al ties frato, la plej aĝa Sanĉo, korespondis la Regno de Kastilio, kreita de la patro por tiu, kaj la impostoj super la Tajfo de Zaragozo.
  • Al la plej juna frato García, korespondis la Regno Galegio ankaŭ kreata laŭ tiu intenco kaj la rajtoj super la Tajfo de Sevilo kaj la Tajfo de Badaĥozo.
  • Al la fratino Urraca korespondis la urbo de Zamora, kaj
  • Al la fratino Elvira la urbo de Toro.

Legendoj

Laŭ la mito estis Rodrigo Díaz de Vivar, Cid Campeador, kiel reprezentanto de la kastiliaj nobeloj, kiu devigis la reĝon Alfonso ĵuri ke li ne estis partopreninta en la murdo de sia frato, nome la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio, kiu fakte estis murdita dum la Sieĝo de Zamoro, kiu estis de ilia fratino, la infantino Urraca. Tiu fakto ne okazis historie.

Referencoj

  1. Viñayo González, Antonio. Fernando I, el Magno (1035–1065). Burgos: La Olmeda, 1999. 309 p. ISBN 84-89915-10-5. pp. 69–79, pli precize 76–77

Vidu ankaŭ