Alicante Terminal (oficiale Alacant / Alicante Terminal, hispaneEstación de Alicante-Terminal) estas la ĉefa stacidomo de la hispana urbo Alakanto, en la samnoma provinco. Ĝi estas fina stacidomo origine konstruita de la firmao MZA en 1858, kvankam la reformoj kiujn ĝi spertis dum sia historio igas ĝian aspekton, precipe ĝian ĉefan fasadon, sufiĉe malsama de kio estis origine elpensita.