Alma estas urbo sur la sudorienta bordo de Sankt-Johana Lago kie ĝi eniras la riveron Saganio, en la kebekia regiono Saganio - Sankt-Johan-Lagio, je 175 km-oj norde de Kebeko. Alma estas la administra centro de la Regiona Municipo Orienta Sankt-Johan-Lagio.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 30 331 loĝantoj sur areo de 230,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km².