Amalriko la 1-a (Jerusalemo)
Amalriko la 1-a | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1136 | |
Morto | 11-an de julio 1174 en Jerusalemo, ![]() | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Disenterio ![]() | |
Ŝtataneco | Jerusalema reĝlando ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | Anĵua dinastio vd | |
Patro | Fulk, reĝo de Jerusalemo ![]() | |
Patrino | Melisendo de Jerusalemo ![]() | |
Gefratoj | Matilda of Anjou (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Maria Komnene (en) ![]() Agnes of Courtenay (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Baldueno la 4-a de Jerusalemo ( ![]() ![]() Sibylla (en) ![]() ( ![]() ![]() Elizabeto la 1-a de Jerusalemo ( ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | monarko ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Amalriko (latine Amalricus, france Amaury; naskiĝis en 1136, mortis la 11-an de julio 1174) estis Reĝo de Jerusalemo ekde 1163, kaj Grafo de Jafo kaj Askalono antaŭ sia reĝiĝo. Li estis la dua filo de Melisendo kaj Fulko de Jerusalemo, kaj sukcedis sian pli aĝan fraton Baldueno la 3-a. Dum lia regado, Jerusalemo iĝis pli forte aliancita kun la Bizanca Imperio, kaj ambaŭ ŝtatoj lanĉis nesukcesan invadon de Egiptio. Dume, la islamaj teritorioj ĉirkaŭ Jerusalemo ekunuiĝis sub Nur ad-Din kaj poste sub Saladino. Li estis la patro de tri estontaj regantoj de Jerusalemo, nome Sibila, Baldueno la 4-a, kaj Isabela la 1-a.
Iamaj fakuloj miskomprenis la du nomojn Amalriko kaj Aimery kiel variantaj literumoj de la sama nomo, kaj tiel tiuj historiistoj erare aldonis nombrojn, kio faris Amalrikon "Amalriko la 1-a" (1163–74) kaj la reĝon Aimery (1197–1205) "Amalriko la 2-a". Nuntempaj fakuloj agnoskas, ke ambaŭ nomoj ne estis la sama kaj ne plu aldonas nombron por ĉiu reĝo. Konfuzo inter ambaŭ nomoj estis ofta eĉ inter nuntempuloj.[1]
Notoj
- ↑ George Francis Hill, A History of Cyprus, vol. 2 (Cambridge University Press, 2010 [1947]), p. 45 n. 1.