Amonia fluorosilikato
Amonia heksafluorosilikato | ||||
Kemia strukturo de la Amonia heksafluorosilikato | ||||
Kristala strukturo de la Amonia heksafluorosilikato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 16919-19-0 | |||
ChemSpider kodo | 26182 | |||
PubChem-kodo | 28145 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blankaj senodoraj kristaloj | |||
Molmaso | 178.15 g mol−1 | |||
Smiles | F[Si-2](F)(F) (F)(F)F.[NH4+].[NH4+] | |||
Denseco |
| |||
Fandopunkto | 100 °C (212 ℉; 373 K) (malkomponiĝas] | |||
Solvebleco |
| |||
Mortiga dozo (LD50) | 70 mg/kg | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H331 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P301+310, P311 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia heksafluorosilikato, heksafluorosilikato de amonio aŭ (NH4)2SiF6, kiel ĉiuj saloj de la fluorosilikata acido estas toksa kemia komponaĵo. Ĝi konsistas je kristaloj, kun minimume tri polimorfoj[1], kaj ekzistas en naturo kiel raraj ercoj "kriptohalito"[2] kaj "bararito"[3]. Ĝi malkomponiĝas per varmigo eligante toksajn fumoj de fluoro, amoniako kaj NO. Ĝi uzatas kiel fluragento por akvotraktado, kontraŭ lavbutika ŝimo, tineoforigo, malinfektilo, vitrogravurado, muldado de malpeza metalo, galvanizado-procezo, ligna konservado, veldofluado, stabiliganto aŭ nutraĵo-konservado, gluaĵoj kaj buŝa traktagento.
Strukturo
Amonia fluorosilikato havas tri ĉefaj polimorfoj α-(NH4)2SiF6, β-(NH4)2SiF6 kaj γ-(NH4)2SiF6. A alfa formo korespondas al la mineralo kriptohalito. La beta formo estas trigona kaj okazas en naturo kiel la erco "bararito". La tria γ-formo estis malkovrita en 2001, kaj identiĝas kun heksagona 6 mm simetrio. En ĉiuj tri konfiguracioj, la oktolatera kristalo (SiF6)2− aranĝiĝas en tavoloj. En la α-formo, ĉi tavoloj estas perpendiklaj al la c-akso[4]. La siliciatomoj de la a-amonia heksafluorosilikato prezentas plej proksiman kuban atomgrupiĝon, la γ-formo heksalateran atomgrupiĝon kaj la β-formo posedas primitivan heksalateran atomgrupiĝon. En ĉiuj tri fazoj, 12 atomfluoroj apudas la katjono (NH4)+.
La amonia fluorosilikato estas nebruliva substanco, tamen ĝi eligas danĝerajn fumojn dum brulado, inkluzive de fluorida acido, "silicia kvarfluorido" kaj nitrogenoksidoj. Ĝi korodas aluminion kaj en akvo, amonia heksafluorosilikato dissolviĝas kun estiĝo de acida solvaĵo.
Sintezo
- Amonia fluorosilikato estiĝas pere de reakcio inter amonia hidroksido kaj heksafluorosilikata acido, kiu siavice estiĝas pere de reakcio inter la silicia duoksido kaj fluorida acido:
Reakcioj
Heksafluorosilikato de amonio reakcias kun amonia aluminiato estigante heksafluoroaluminiato de amonio kaj kvaroksido de silicio:[5]
NH4AlO4 + (NH4)2SiF6 → (NH4)3AlF6) + SiO4
Aliflanke, heksafluoroaluminiato de amonio reakcias kun "aluminia sulfato" estigante amonia fluorido kaj sulfato de aluminio kaj fluoro.
(NH4)3AlF6 + Al2(SO4)3 → 3 AlFSO4 +3 NH4F
Literaturo
- Fluorides in the Environment: Effects on Plants and Animals, Leonard H. Weinstein, A. Davison
- Substance name section (part 1)...v.2. Substance name section (part 2)...v.3 ..., United States. Environmental Protection Agency. Office of Toxic Substances
- Chemical safety data sheets, Royal Society of Chemistry
- Handbook of Preservatives, Michael Ash, Irene Ash
- Sigma Aldrich
- The effect of toothbrushing on surface gloss of resin composites
- Material Safety Data Sheet
|
Referencoj
- ↑ Polimorfismo estas kapableco de solida materialo ekzisti en pli ol unu formo en ĝia kristala strukturo.
- ↑ WebMineral
- ↑ Mindat.org
- ↑ Rimarko: La trigona simetrio estas parto de la heksalatera grupo, tamen, ne ĉiuj heksalateraj kristaloj estas trigonaj.
- ↑ Fluid Catalytic Cracking: Science and Technology, J.S. Magee, M.M. Mitchell