Amsterdam-Zuid estas unu el la ĉefaj fervojaj stacidomoj de urbo Amsterdamo en Nederlando. Ĝi situas en arondismento "Amsterdam-Zuid" kaj en la koro de aferkvartalo Zuidas kiu gastigas interalie la World trade Center. La stacidomo tial nomiĝis Amsterdam Zuid WTC antaŭ alinomigo en 2006.