André Marie Constant Duméril
André Marie Constant Duméril | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
André Marie Constant Duméril | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1774 en Amiens | ||||
Morto | 14-an de aŭgusto 1860 (86-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 25 Grave of Delaroche-Dumeril (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alphonsine de La Roche (en) vd | ||||
Infanoj | Auguste Duméril (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entomologo kuracisto herpetologist (en) zoologo iĥtiologo vd | ||||
Laborkampo | Zoologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
André Marie Constant DUMÉRIL (Amiens, 1a de januaro 1774 - Parizo, 14a de aŭgusto 1860) estis franca zoologo kaj botanikisto.
Li estis profesoro de anatomio en la Muséum National d'Histoire Naturelle de 1801 ĝis 1812, kiam li iĝis profesoro de herpetologio kaj iĥtiologio. Ankaŭ lia filo Auguste Duméril estis zoologo.
Biografio kaj kariero
André Marie Constant Duméril estis tre juna doktoro, estante 19-jaraĝa, pri anatomio en la Medicina Lernejo de Rouen. En 1800, li ekkunlaboris por komparanatomio al Georges Cuvier. Li fakte anstataŭis Cuvier en la Centra Lernejo de la Panteono de Parizo kun sia kolego, Alexandre Brongniart. En 1801, li instruis en la Medicina Lernejo de Parizo. Dum la Restaŭrado, li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, en 1803 sukcedis Lacépède, kiu moviĝis al politiko, kiel profesoro de herpetologio kaj iĥtiologio de la Muséum National d'Histoire Naturelle. Sedo Duméril ricevis oficiale tiun postenon en 1825, nur post la morto de Lacépède.
Li publikigis Zoologie analytique en 1806, pri la tuta animala regno montranta la rilatojn inter la genroj sed ne inter la specioj. En 1832, Gabriel Bibron (1806-1848), lia helpanto, priskribis la speciojn por etendita versio de Zoologie analytique, dum Nicolaus Michael Oppel (1782-1820) helpis lin por revizio de la sistematiko.
Post la neatendita morto de Bibron, Auguste Duméril, filo de André, anstataŭis tiun. En 1851, ambaŭ Duméril-oj, patro kaj filo, publikigis Catalogue méthodique de la collection des reptiles (kvankam fakte estis la filo, Auguste Duméril, ŝajne la vera aŭtoro) kaj en 1853, André Duméril siaparte, publikigis Prodrome de la classification des reptiles ophidiens, kiu proponas klasigon de ĉiuj serpentoj en sep volumoj.
Duméril malkovris kolekton de fiŝoj ĉe Georges-Louis Leclerc de Buffon farita de Philibert Commerson preskaŭ 70 jarojn antaŭe, kaj li priskribis ilin.
Li publikiĝis Erpétologie général ou Histoire naturelle complète des reptiles (naŭ volumoj, 1834-1854), en kiu oni priskribas detale 1 393 speciojn kaj oni specifikas anatomion, fiziologion kaj bibliografion. Duméril retenis amfibiojn inter reptilioj spite la verkojn de Alexandre Brongniart, Pierre André Latreille, la anatomiajn malkovrojn de Karl Ernst von Baer (1792-1876) kaj Johannes Peter Müller (1801-1858).
Li interesiĝis dum sia tuta vivo en insektoj kaj publikigis kelkajn memorlibrojn pri entomologio. Lia ĉefa pria verko estas Entomologie analytique (1860, 2 vol.). Kun sia filo Auguste Duméril li kreis la unuajn reptilujojn de la Ĝardeno de la Plantoj. Duméril ĉiam konsideris observojn pri la animala konduto kiel gravaj por la taksonomio.
Kelkaj specioj nomitaj laŭ A.M.C. Duméril
- La vermo Platynereis dumerilii, Audouin & H. Milne-Edwards, 1834
- La fiŝo Seriola dumerili, Risso, 1810
- La briozoo Callopora dumerilii, Audouin & de Savigny, 1826
- La tineo Luperina dumerilii, Duponchel, 1826
- La izopodo Rocinela dumerilii, Lucas, 1849
- La izopoda krustulo Sphaeroma dumerilii, Leach, 1818
- La fiŝo Cantherhines dumerilii, Hollard, 1854
- La lacerto Acanthodactylus dumerilii (H. Milne-Edwards, 1829)
- La serpento Acrantophis dumerili, Jan in Jan & Sordelli, 1860
- La serpento Lycodon dumerili (Boulenger, 1893)
- La koralserpento Micrurus dumerilii (Jan 1858)
- La Amazonia testudo Peltocephalus dumerilianus (Schweigger, 1812)
- La lacerto Stenocercus dumerilii (Steindachner, 1867)
- La serpento Urotheca dumerilii(Bibron, 1840)
- La varano Varanus dumerilii (Schlegel, 1839)
Kelkaj publikaĵoj
- Zoologie analytique, Paris 1806
- Traité élémentaire d'histoire naturelle, (4a., Paris 1830)
- Ichthyologie analytique (1856)
- Erpétologie générale (1835-50, 9a., kun Gabriel Bibron)
- Erpétologie analytique (1860, 2a., unua sistematiko pri reptilioj)