Distrikto Angyalföld situas laŭ maldekstra bordo de Danubo iom en centro de Budapeŝto. Apartenas al ĝi la neloĝata Insulo Margareta.
Historio
La plej frue keltoj vivis tie, poste la romianoj havis tie militan gardejon. Poste la hungaroj havis tie vilaĝeton. La evoluo komenciĝis en la 19-a jarcento, sekve la loko estis la plej grava industriejo de Budapeŝto. En 1872 jam ankaŭ lernejo funkciis. En 1912 loĝkvartalo por laboristoj konstruiĝis havanta la fifaman nomon "Tripolisz". La memstara distrikto en 1938 formiĝis. Dum la socialismo novaj betonaj loĝkvartaloj konstruiĝis. En la 21-a jarcento la industrio forvelkis, tie novaj domoj, aĉetejoj funkcias.