Antoni Krygowski
Antoni Krygowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1824 en Harta |
Morto | 7-an de aprilo 1904 (79-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo ![]() |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio ![]() |
Familio | |
Infanoj | Stanisław Krygowski, Zdzisław Krygowski ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikisto ![]() |
Antoni Kacper Krygowski (naskiĝis la 5-an de majo 1824 en Harta apud Błażowa, mortis la 7-an de aprilo 1904 en Krakovo) – pola matematikisto kaj fizikisto, pedagogo, profesoro de gimnazioj en Tarnopol, Tarnów kaj Lvovo, en la jaroj 1876 - 1887 direktoro de gimnazio en Wadowice. Entombigita en tomba monumento de Rakowicki-Tombejo en Krakovo, kie ankaŭ ripozas lia edzino Henryka Maciulska.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c9/Krygowski_grave.jpg/220px-Krygowski_grave.jpg)
Li havis kvar filojn:
- Tadeusz Krygowski, kuracisto, kies amata studobjekto estis malnovaj polaj tapiŝoj. En 1911 verkis "Polenteppiche, Orientalisches Archiv, 1911-1912", komencigante esplorojn pri tiu ĉi fako de la arto.
- Kazimierz Krygowski, landa advokato, sekretario de Lvova Societo de havaĵposedantoj
- Stanisław Krygowski, juristo, turista aktivulo kaj fotisto
- Zdzisław Krygowski, matematikisto, iniciatinto de kriptologiaj esploroj pri Enigma