Apc
Apc estas vilaĝo en Hungario kun titolo vinvilaĝo en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Hatvan.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7953/19.6949
- Loĝantaro: 2800
- Poŝtkodo: 3032
- Telefonprefikso: 37
Situo
Apc situas sur ebenaĵo (rande estas montetoj), laŭ maldekstra bordo de Zagyva, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Salgótarján-Hatvan. La lasta troviĝas 17, Lőrinci 9 km-ojn. La rivero havas tie mezurilon pri la akvonivelo.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1246 en formo Opucz. Apc ricevis rangon kampurbo en la 15-a jarcento. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, klubo de maljunuloj, poŝto.
Vidindaĵoj
- gotika katolika preĝejo Stefano la 1-a (Apc), en 1775 barokiĝis
- lago
- protektata monto nomata Somlyó (ŝomjO)