Aquiraz (Akiras') estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝia nomo originas el tupia lingvo kaj signifas "akvo tuj antaŭa". Ĝi estis la unua ĉefurbo de Cearao. La municipo situas ĉe la marbordo, oriente de Fortalezo kaj malgraŭ esti centra urbo en fama turisma regiono kiu konsistas el la strandojPorto das Dunas, Prainha inter aliaj, mankas infrastrukturo por elprofiti ĝian potencon. Ĝi posedas apenaŭ unu bankagentejon de Banco do Brasil kiu malfermas je la 10-a kaj fermas je la 16-a horo ĉiutage; la bankaŭtomato estas malferma nur ĝis la 18-a horo - vespere kaj matene tute ne eblas havi bankajn servojn.