Arbusta hipokrepido
Arbusta hipokrepido | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj, floroj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Hippocrepis emerus (L.) Lassen, 1989 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La arbusta hipokrepido[1] aŭ koronilo (Hippocrepis emerus sin. Coronilla emerus) estas arbusto de la genro hipokrepido kaj familio fabacoj.
Ĝin oni foje plantas en la ĝardenoj.
Priskribo
Ĝi estas arbusteto 50 cm ĝis 1,5 m alta, kiu sovaĝe kreskas en Eŭropo. La floroj duopaj ĝis kvinopaj estas flavaj. La junaj ŝosoj estas senharaj, angulaj kaj malmolaj, kun longaj ripoj, esenca trajto kiu diferencigas ĝin de arba koluteo (Colutea arborescens), kiu havas rondajn kaj harhavajn junajn ŝosojn.
La folioj konsistas el 5 ĝis 9 ovalaj folieroj. Ili estas kojnoformaj, male al koluteo kies folieroj estas rondaj.
Trajtoj
- Reproduktaj organoj
- Ĉefa koloro de la floroj: flava
- Floradperiodo: majo-julio
- Infloresko: Simpla ombelo
- Sekseco: hermafrodita
- Polenado: perinsekta
- Semo
- Frukto: guŝo artika, longa kaj mallarĝa, nigreca.
- Dissemado: perbesta
- Kreskloko kaj geografia vastiĝo
- Tipa kreskloko: veproj mezeŭropaj, de ebenaĵo ĝis montaro, sur neŭtraj ĝis kalkaj grundoj
- Geografia vastiĝo: sudeŭropa
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Referenco NCBI Taxonomy : Hippocrepis emerus angle
- Biolib
- Hippocrepis emerus (L.) Lassen, 1989 france