Argentine (pariza metrostacio)
Argentine | |||
---|---|---|---|
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 16-a / 17-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 32″ N, 2° 17′ 22″ O (mapo)48.8755330929352.2893216639617Koordinatoj: 48° 52′ 32″ N, 2° 17′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 2 079 212 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 1-a de septembro 1900 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1811 | ||
Metro-linio | |||
Argentine [aʁʒɑ̃tin] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo, situanta inter la 16-a kaj 17-a arondismentoj de Parizo.
Stacio
La stacio Obligado estis malfermita la 1-an de septembro 1900; komence, vagonaroj trapasis sen halti. La stacio ŝuldis sian nomon al Strato d’Obligado, kiu celebris francan-anglan venkon de 1845 super Argentino en Batalo de Vuelta de Obligado.
Ĝi ŝanĝis sian nomon la 25-an de majo 1948 al la nuna, Argentine, sekvante la nomŝanĝon de Strato d’Obligado al Strato d’Argentine sekve al vizito en 1947, de Eva Perón, edzino de la tiama prezidanto de Argentino. Francio tiel volis danki Argentinon pro malavara helpo alportita en la unuaj tempoj de la post-milita rekonstruo kaj rekonsistigo de stokoj da nutraĵo[1].
Ĝi troviĝas sub Avenuo de la Grande-Armée.
Alirejoj
- 36, Avenuo de la Grande-Armée
- 37, Avenuo de la Grande-Armée
Interkonektoj
- RATP 73
- N11 N24
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Linio 1 de la metroo de Parizo